Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Wednesday, January 04, 2006

Feliĉan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron!



Mi esperas, ke vi havis Feliĉegan Kristnaskon, Ĥanukan, Kwanzan, ktp. Mi ankaŭ esperas, ke vi havos Bonan Novjaron, kaj ke viaj deziroj iĝos realaj!

Mia Kristnasko kaj Novjaro estis silentaj, kaj tial, ankaŭ tre bonaj.

Amikajn salutegojn de Rokvilo, Marialando, Usono, al Esperantujo!

Sincere via,

Dave (Daĉjo)

8 Comments:

Blogger la cheshire kato said...

saluton Dave! mi estas hungara esperantisto (komencanto). Cxi tie (hungario) ni estas tre seriozaj en esperantaj demandoj. Estas multa de grupoj amikrondoj ktp. oni povas studi la lingvon en universitato (ankau mi studas tie kaj mi estos diplomhava instruisto :-] post miaj ekzamenoj en 2008) Esperanto estas la tria ( 1. angla, 2. germana, 3. esperanto) plej populara lingvo inter junuloj en hungario dank'al gxia facileco.do la movado floras cxi tie. ankau mi havas blogon sed enhavas nur kelkajn esperantajn vortojn kaj ankau kelkajn anglajn. mi esperas ke vi dauras vian blogon
gxis

Tue Jan 24, 10:21:00 AM EST  
Blogger la cheshire kato said...

mi preskau forgesis laudi vian blogon very nice indeed :-] so keep writing :-]

Tue Jan 24, 10:24:00 AM EST  
Blogger la cheshire kato said...

kaj plus unu rimarkon Athbhliam faoi shéan agus faoi mhaise daoibh! :-] hope you understand :-]

Tue Jan 24, 10:28:00 AM EST  
Blogger Dave said...

Saluton Ĉeŝira Kato!

Dankon pri viaj komentoj! Ŝajnas ke la Esperanto estas trepli populara je via lando ol je mia. Mi ĵus ĉisemajne renkontis la duan Esperantiston, kiu mi Ĉiam konis. Kaj mi esperantiĝis preskaux unu jaro antaŭe.

Mi ĵus vidis vian blogon. Ĉu vi planas eldoni in angle aŭ Esperante? Tiel vi havos pli da legantoj, mi pensas.

Bedaŭrinde mi ne komprenas viajn komentojn en la gaela. Mi iomete lernis la irlandandan lingvon, sed ne sufiĉe. Mi ankaŭ iris Irlandujon.

Ĝis,

Daĉo

Tue Jan 24, 11:35:00 PM EST  
Blogger la cheshire kato said...

mi skribis gaele: felicxan novan jaron por vi. ankau mi ne parolas la gaelan flue. Mi povas diri nur kelkajn frazojn kaj esprimojn bedaurinde. Mi eble publikos miajn pensojn ankau Esperante sed estas ete malfacila esprimi cxion kion mi volas cxar mankas la fluecon en nia lingvo. Cxu vi legus se mi skribus?

Wed Jan 25, 06:35:00 AM EST  
Blogger Dave said...

Resaluton, Cxesxir Kato!

Bonvolu ne zorgi, ke vi ne flue parolas Esperanton! Mi ankaux estas relativa komencanto. Mi kredas ke estas trepli facila skribi Esperante ol aliaj fremdlingvoj (ekz. la irlanda). En Esperanto oni povas fari malpli da eraroj ol aliaj lingvoj. Ne timu pri tio.

Jes, se vi skribus Esperante, mi legus vian blogon. Bedauxrinde mi tute ne komprenas la hungaran!

Wed Jan 25, 03:37:00 PM EST  
Anonymous Anonymous said...

Kara Dave!

Mi gratulas vin pro via blogo!
Mi esperas, ke vi kontinuos ĝin!!!
Viaj fotoj estas tre bonaj kaj mi ege ŝatas legi esperante!
Mi trovis vian blogadreson sur Lernu! (Ĝi estas bonega ttt-ejo por lerni facile kaj trovi multajn geamikojn tra la mondo, ĉu ne?)
Mi kore kaj amike salutas vin el la norda Francio!
(Ankaŭ mi estas komencanto - mi nur lernas ekde kelkaj monatoj, sed mi pensas, ke mi povas nun facile korespondi kaj kompreni : Eo estas mirinda ilo, kiun oni devus instrui en gimnazio!)
Miŝel (aŭ Michel en la franca)

Wed Feb 22, 06:42:00 PM EST  
Blogger Dave said...

Saluton Micxel!

Dankon pri viaj komentoj! Jes, oni instruu la E-on en la lernejoj, sed cxi tie en Usono, mi pensas ke oni ne provus tion! En mia gimnazio mi lernis la francan, kaj mi ecx nune parolas gxin. Sed miaj geamikoj cxi tie plejparte ne komprenas, tial mi parolas la E-on. Mi opinias ke la ideo de Esperanto estas fremda al la plejparto da Usonanoj, kaj ke homoj en Euxropo komprenas la ideon trepli bone.

Jes, mi kelkfoje retbabilas sur lernu!, kaj pliofte sur Gxangalo (www.gxangalo.com). Tie estas eble la plej aktiva E-o babilejo.

Gxis aliafoje! Bonan sxancon kun via E-o lernado!

Dacxo

Thu Feb 23, 12:40:00 AM EST  

Post a Comment

<< Home