Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Thursday, June 22, 2006

Kie mi dumlonge estis?

Mi pardonpetas, ke mi lastatempe nenion skribis al mia blogo. Dum la lastaj tri monatoj, mi devis multi labori, kaj mia patrino ankaŭ iĝis tre malsana. Ĉimomente, ŝi fartas tre bone kaj je la komenco de Majo rekomencis labori. Mi dankas al miaj geamikaj en Esperantujo por iliaj bondezirojn al mi kaj al mia patrino.

Mi lastatempe ŝanĝis mian blogon, kaj mi esperas ke mi tiel plibonigis ĝin. Venontsemajne mi komentos pri miaj spertoj kun Esperanto, kaj ankaŭ pri aliaj temoj.

En mia libertempo, mi ofte montris mian urbon kaj regionon al geamikoj el Ĉinujo. Jen kelkaj fotoj de mia vojaĝo al Vaŝingtono, DK kun June kaj Mary Ann por vidi la ĉerizoarbojn en Aprilo. Ĉi tiuj arboj estis donaco el Japanio ĉirkaŭ 80 jaroj antaŭe, kaj troviĝas en la Tidal Basin (Tajda Baseno) kaj antaŭ la Vaŝingtona Monumento. Jen miaj amikinoj June kaj Mary Ann (dekstre). Maldekstre, ni kune manĝas sub la arboj.

Mi trovas
ĝin iomete stranga, sed presk
ĉiam mi iras al tiuj festivaloj kaj parkoj tutsole, aŭ kun neusonaj geamikoj. Miaj usonaj geamikoj plejparte ne interesiĝas pri tiuj parkoj, sed nature miaj neusonaj geamikoj volas iri, kial ili tute ne konas ilin, kaj ilia tempo en mia regiono estas tre limigita. En la futuro, mi celas ja montri mian urbon al novuloj tra kaj kun Esperanto. Ĉi tiuj geamikoj ne parolas Esperanton.







Maldekstre estas la monumento kun la arboj.












Jen ĉerizoarbo pliapud al la Tajda Baseno.






Nun dekstre mi staras kun Mary Ann kaj Bradley (la edzo de June) sur la monto Hawksbill en Shenandoah Nacia Parko en la Substato Virginio.

Maldekstre estas kelkaj cervoj en Big Meadows, ankaŭ je Shenandoah. En mia regiono estas tro da cervoj, kaj ili ne timas pri homoj. Mi iris al 2 aŭ 3 aliaj parkoj kun ĉi tiuj geamikoj. Ili ankaŭ kuiris ĉine por mi, kaj ni multe parolis pri niaj landoj kaj kulturoj.

Tiajn montojn kaj parkojn kien ni kune iris vi povas jam vidi plu alie en ĉi tiu blogo kaj en mia retpaĝo. Mary Ann (Yaru Meng) faris la foton pri la cervoj, kaj June faris la alian kun Mary Ann, mi, kaj Bradley.

Mi dankas vin pro via atento.

Sincere via,

Da
ĉjo


3 Comments:

Anonymous Anonymous said...

David,
Mi salutas kaj gratulas vin pro la bela blogo. Tio, kion mi legas, estas lingve perfekta, kaj ĝuebla.
Interesan kalemburon aperas: "fikomentojn."
Sincere,
Jim

Wed Jul 19, 09:34:00 PM EDT  
Anonymous Anonymous said...

Korekto: Interesa kalemburo aperas! Komence mi skribis "Interesan kalemburon mi trovis," poste ŝanĝis nur la verbon...
--Jim

Wed Jul 19, 09:39:00 PM EDT  
Blogger Dave said...

Saluton Jim, kaj dankon pro via komento! Vi rerigardu mian blogon kelkfoje. Mi jxus skribis novan komenton, kaj skribos plu en la venonta semajno.

Amuze (aux eble bedauxrinde) mi ne komprenas la kalemburon pri "fikomentoj". Cxi tie mi signifis "malbonaj komentoj" kun fivortoj, ktp.

Fri Jul 21, 01:43:00 AM EDT  

Post a Comment

<< Home