Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Friday, June 23, 2006

Usonaj Futballudantoj Parolu Nur Angle, Evidente!


Mi ĵus legis sur Ĝangalo, ke sur lundo ĉisemajne kelkaj usonaj futballudantoj (en la Mondpikalo) estis intervuitaj per la hispana lingvo. La gazetara proparolanto diris al ili, ke ili parolu nur la anglan en intervuoj. Legu plu ĉi tie.

Mi opinias, ke imigrantlando devas toleri multajn lingvojn. La angla estas la plej grava lingvo en Usono, la lingvo ke kunigas nin. Sed mi opinias ke estas tre bona kaj admirebla, se oni ankaŭ povas uzi alian lingvon. Oni tion subtenu, speciale ĉar ni havas la reputacion esti kulturignorema popolo, kiu ne ŝatas lerni fremdlingvojn. La ideo ke la uzo de la angla sole estas "pli efeka" estas malbona preteksto. Oni akomodas tre bone la anglan tutmonde, speciale en internaciaj sportoj, kunvenoj, kaj aliaj agadoj.

Vi demandu, pretekso por kio? La nuna debato pri imigracio al Usono intensigas timon pri la hispana lingvo, ĉar la plej granda grupo da kontraŭleĝaj imigrantoj venas el Latinameriko. Oni sentas ke la hispana lingvo minacas la anglan en Usono. Sed la ludantoj en ĉi tiu kazo volonte parolis hispane. La hispana ankaŭ estas tre importa lingvo tutmonde, speciale en la mondo de futbalo. Se la ludantoj jam parolas la anglan, oni ne zorgu ke ili ankaŭ elektas uzi la hispanan. Aŭ Esperanton. La angla estas la unua usona lingvo, sed ĝi ne devas esti la nura! Se hodiaŭ oni ne povas paroli la hispanan en tiu publika situacio, kion ni morgaŭ ne povos fari?

3 Comments:

Blogger Micah Bales said...

La artikolo ĝangala estas malbonega, Davido! Ni havas multan laboron por fari, kiel esperantistoj.

Tue Jun 27, 01:48:00 AM EDT  
Blogger MCG said...

Tre triste se veras. Ne gravas, la hispanparolantoj procento daure kreskos en Usono... Kaj probable aliaj lingvoj komencos gravi... Bona blogaĵo kaj bona blogo! :-).

Thu Jun 29, 11:05:00 PM EDT  
Blogger Dave said...

Dankon pri viaj komentoj, Micah kaj Marian!

Unue, Micah, mi opinias ke cxi tiu problemo estas pli grando ol la demando de Esperanto. Cxi tiu estas ja ksenofobio, mi pensas. En mia regiono, ecx la Esperantistoj sxajnas ne zorgi pri Esperanto. Cxar multaj Usonanoj ne scias, por kial oni uzu Esperanton, ili ne pensas serioze pri gxi kaj ne timas gxin.

Due, Marian, mi kelkfoje auxdis ke la kvanto da hispanparolantoj estos ecx pli ol la kvanto da anglaparolanto en Usono future.

Mi opinias malbone pri cxi tiu episodo, kaj mi ankaux opinias, ke timi pri la hispana lingvo aux hispanlingvanoj estas stulta. Sed mi ankaux komprenas, por kial kelkaj usonanoj timas pri la hispana. Hispanlingvanoj estas la plej granda imigrantgrupo cxi tie, le plej videbla. Kelkaj da ili postulas, ke oni parolas la hispanan kun ili.

Mi laboras en publikaj bibliotekoj, kaj mi unufoje spertis tion. Salvadorena virino diris al mi, ke mi lernu plibone la hispanan. Mi ridegis kaj diris "Mi cxi tie naskigxis, kaj la lingvo cxi tie estas la angla." Mi tre kolerigxis, sed diris nenion al sxi pri mia kolero.

Tia stultulino ankaux ne sciis, ke mi plifrue estis volontuloinstruisto por la angla por hispanlingvanoj, kaj ke mi logxis eksterlande. Mi estas tre tolerema kaj havas paciencon, trepli ol multaj aliaj usonanoj.

Mi parolas kun hispanlingvanoj cxiutage en mia laboro. La plejmulto estas bonuloj kaj havas plibonan sintenon ol tia stultulino. Ili trovas gxin malfacia logxi cxi tie. Tial mi ne timas pri ili, mi akceptas ilin kaj helpas al ili, kiel mi povas. Miaj geavoj estis imigrantoj.

Mi auxdas la hispanan preskaux cxiutage. Tio estas normala cxi tie. Bedauxrinde, tiaj stultuloj parolas pli lauxte ol la normaluloj cxie. La reakcio estas ke oni ne volas auxdi la hispanan. Oni malbone pensas pri gxi.

Cxiuj grupoj en cxi tiu situacio devas prudentigxi, cxu ne?

Marian, cxu ne ekzistas simila situacio kun la hungaraparolantoj en Transilvanio en via lando? Similaj tensioj inter ili kaj Romananoj?

Sat Jul 01, 01:36:00 AM EDT  

Post a Comment

<< Home