Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Friday, July 07, 2006

Sendependeco-Tago en Rokvilo

La 4a de Julio estis ja la Sendependeco-Tago de Usono. Je tiu tago, en la jaro 1776, Thomas Jefferson (Tomas Ĝeferson) kaj aliaj malkaŝis la Deklaron Pri Sendependeco, kaj ank ilia intencon forlasi Britujon kaj formi novan landon. Ĉiujare sur ĉi tiu tago, oni vidas en Usono vespere multon da fajraĵoj (piroteknikaĵoj). Presk ĉiu Usona urbo, granda kaj malgranda, faras tion. Mi plejofte iras al Vaŝingtono, DK pri vidi la fajraĵojn, sed ĉijare mi vidis ilin en Rokvilo, mia vera hejmurbo. Maldekstre vi povas vidi la grupon, kun kiu mi tien iris. Centre estas mia amiko José Bonangelino (Ĥosei Bonanĝelino, aŭ Bonanĝeleto, oni povas diri). Li havas la malhelan ĉemizon kaj miras al vi en tiu foto. Ĉirk li estas liaj geamikoj kaj gekolegoj. Ĉi tiu festivalo estis je Montgomery College, kie mi plifrue estis lernanto. Ĝi estas "dujara kolegio". Ant la fajraĵoj estis du koncertoj. Dekstre estas la komenco pri la ĵaza koncerto. Ni iomete miris kaj aŭskultis ĝin (nur dum kelkaj minutoj). Post tio ni iris al la alia koncerto, ĉar ni tie povis sidi kaj plibone vidi la fajraĵojn. Tie mi faris tiun grupofotografion, kaj ankaŭ ĉi tiun (nun maldekstre) foton pri la dua koncerto. Ĉi tiu koncerto havis tradician patriotan marŝmuzikon. Unu ekzemplo pri la kantoj, kiujn ili ludis estas "Yankee Doodle Dandee". Mi ĉiutage ne skultas tiun muzikon, sed estas bona sur tiu ĉi festotago, mi pensas. Jen sube fotoj pri la fajraĵoj. Mi esperas ke vi ŝatas la fotojn. Tiu ĉi blogaĵo estas ja eksperimento, ĉar mi uzis mian ĉelan telefonon pri fari la fotojn (mia mobiltelefon havas ja fotilon).

Ĝis venontfoje,

Da
ĉjo




2 Comments:

Blogger Nissa Annakindt said...

Belaj Bildoj!

Tue Jul 25, 11:32:00 AM EDT  
Blogger Dave said...

Dankon pri via komento!

Mi tre sxatas fotojn kun multaj farboj. Sxajnas, ke la eksperimento bone funkciis!

Tue Jul 25, 05:33:00 PM EDT  

Post a Comment

<< Home