Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Monday, July 17, 2006

Nargileo!

Mi ĵus (sabate) iris kun mia amiko José (Ĥosei) al araba kafejo.

José (maldedkstre) estis amiko dum mia tempo en la universitato. Ĝis unu aŭ du monatoj antaŭe, mi lin ne vidis ekde 1998 aŭ 1999. Ĉisomere mi lin hazarde renkontis je mia laboro, kie li estis kliento (mi laboras en publikaj bibliotekoj).

Sabate ni kune iris al la “Prince Café” (Princo-Kafejo), tre malluma loko en College Park, la urbo, kie ni ambaŭ studis en la universitato. Ni tie malstreĉis dum kelkaj horoj kaj fumis nargileon. Ĉu vi konas la nargileon?

Ĝi estas araba akvopipo. De la fotoj vi povas vidi, kiel oni uzas ĝin. Vi povas elekti de multaj tajpoj da tabako, ekzemple pomo, vinbero, jasmeno, ktp. Ni elektis jasmenon. Ĝi tre bongustis. Du da amikoj de José ankaŭ venis, sed José kaj mi fumis la plejparton. José fumis trepli ol mi.
Mi normale ne fumas. Tiam, kiam mi fumas (du-aŭ trifoje en unu jaro), mi fumas sole nargileon aŭ kariofilocigaredojn. Mi malŝatas normalajn cigaredojn. Tiam, kiam oni uzas nargileon, oni uzas ĝin normale kun amikoj. Ĝi estas bona grupa afero. Kial José aspektas strange? Nargileo havas strangan efekton.

Oni sentas tre bone. Ankaŭ la sono de la araba muziko kaj televido faras interesan, hipnotan atmosferon. Oni iĝas iomete dormvola. Sed estas ja bone, ke mi fumas nargileon ne ĉiutage!

Daĉjo

3 Comments:

Blogger Jon said...

Nenio gustas tiel mirinde bonege kiel nargileo!

Sat Sep 29, 09:54:00 AM EDT  
Blogger Dave said...

Jes, sed uzi nargileon estas tre malsana! Ekde la tempo de tiu blogagxo (pli ol unu jaro antauxe), mi ne pli uzis nargileon. Post uzi gxin mi sentas laca.

Wed Oct 03, 05:56:00 PM EDT  
Blogger .ProKoreanKid. said...

Ĉu vi estas certa ke vi fumis nargilean tabakon? Laŭ via priskribo de la efikoj, al mi ŝajnas ke vi fumis mariĥuanon. MDR

Mon Oct 10, 04:58:00 AM EDT  

Post a Comment

<< Home