Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Sunday, August 06, 2006

Lingva Politiko - "Ni Konservu Nian Lingvon"

Lingvopolitiko ŝajnas esti speciale forta en Eŭropo, kaj tia temo interesas min jam delonge. mi trovis tri artiklojn pri tia temo en la Esperanto-Blogejo lastatempe. En tiuj paĝoj, vi povas legi pri la situacioj de la latina, la irlanda, kaj de la basgermana en iliaj regionoj. Mi mem havis spertojn kun tutaj da ĉi tiuj lingvoj, kaj volas komenti pri iliaj situacioj.

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2614 . La situacio kun la latina estas la plej stranga, mi pensas. Ekster la Vatikano, oni ne plu uzas ĝin. Oni legas ĝin (plejparte katolikaj dokumentoj kaj malnova historio), sed oni ne plu parolas ĝin multe. Mi dumnelonge lernis la latinan. Ĝi estas tre interesa, sed ankaŭ tre malfacila. Se mi bone komprenis la artiklon, oni diris ke la latina estas tre "eŭropa" kaj fonto pri eŭropa kulturo, ktp. La plej stranga aĵo estas ke la finlandanoj estas tiuj, kiuj volas revigliĝi ĝin, kaj havas radioprogramojn en la latina, ktp. Mia opinio estas ke la roma kulturo ne plu vivas, ni anstataŭ havas la hispanan, rumanan, italan, kaj ke en ĉi tiuj formoj vivas la latina. La latina ankaŭ estas tro malfacila lerni por multaj uloj. La alia problemo estas ke la latina (kaj ankaŭ la malnovgreka) estas neprecizaj. La signifoj de kelkaj vortoj kaj frazoj estas neklaraj, aŭ ili havas multajn signifojn. Ĝi estas tre bona lingvo por historio kaj esplorado, kaj ankaŭ por plifacile lerni la modernajn delatinajn lingvojn (la hispana, ktp.), sed ĝi estas ne tre bono por ĉiutaga uzo.

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2615 . La situacio kun la irlanda lingvo estas iomete alia ol la latina. Kelkaj irlandanoj havas la irlandan kiel nasklingvo, sed la plejmulto da ili ankaŭ parolas la anglan. La unua lingvo de Irlando estas efektive la angla, sed ĉi tiu artiklo parolas pri la uzo de la irlanda en la Euxropa Unio. Mi mem lernis iomete ĉi tiun lingvon. Ĝi estas interesa, sed oni parolis ĝin nur maloriente en Irlando. Miaj irlandanaj geamikoj povis legi ĝin, sed ne volis paroli ĝin. Mi pensas ke ili ne komprenis mian intereson pri ĝi.

http://www.liberafolio.org/2006/lingvoprotekto/ . Ĉi tiu lasta artiklo skribis pri la situacio de la basgermana en Germanio. Ĝi iomete similas al la irlanda, sed ne tute. La basgermana (en Nordgermanio parolata), estas alia dialekto de la germana (altgermana estas la standarda dialekto, kiun oni lernas en la lernejo tie). Mi loĝis dum unu jaro en Bremen, kie oni plifrue parolis la basgermanan. Ĝi tre similas al la nederlanda, kaj ankaux iomete similas al la dana kaj la angla. Maljunuloj tie parolas ĝin, sed junuloj ne volas uzi ĝin, kvankam multaj da ili komprenas ĝin. Simile al Irlandio, la registaro provas promocii ĝin. Antaŭ la dua mondmilito, oni multe parolis ĝin.

La irlanda kaj germana situacioj estas tiel malsama: en Irlandio, la angla administracio provis aktive detrui la irlandan lingvon. En germanio, la basgermana kulturo mem pli aŭ malpli mortis, sed ne pro persekutado. Mi havas germana parencaron, kaj multaj da ili (inklusive mia avo) parolis la basgermanan kaj ankaŭ la altgermanan.

La artikoj skribas ja pri multaj aĵoj, pri kiuj mi ne havas tempon komenti. Sed mi havas (de miaj familiaj ligoj), fortajn opiniojn al la irlanda kaj basgermana lingvoj. Se tia lingvo estas nasklingvo pri vi, vi sentas tre bone tiam, kiam vi aŭdas ĝin. Ĝi havas kulturon, historion, kaj sentojn. Tiam, kiam oni volas konservi malnovan, malmultuzatan lingvon, oni ofte havas malraciajn kialojn. Tio estas en la koro, ne la kapo. En la Eŭropa Unio ekzistas multaj diversaj grupoj, kaj ĉi tiu penado estas simbola, kaj diras "Vi ankaŭ tre importas, kaj malsamas al aliaj grupoj" - estas demando de identeco. Mi opinias, ke la demando de la latina estas iomete stulta, sed la aliajn lingvojn en ĉi tiuj artiklojn mi mem jam aŭdis kaj iomete uzis.

La lasta demando estas tiaj lingvoj kaj Esperanto. Tiuj blogantoj kredas, ke Esperanto subtenas tiajn lingvojn. Kelkaj, ekz. Kriĉjo Kulvero (eksesperantiso kaj ekde 2005 kabeisto) kredas ke Esperanto minacas tiajn lingvojn. Mi opinias ke la Esperanto movado estas tre demokrata, kaj ke Esperantistoj volas konservi tutajn lingvojn. Esperanto ankaŭ estas plibona tradukilo, ĉar la gramatiko estas tre fleksebla, kaj la tradukoj povas konservi la senton de la originala lingvo. La problemo estas ke Esperanto mem mortas. Ĝi ne mortas de registaraj reguloj, sed ĉar Esperantistoj mem ne promocias ĝin. Sed tio estas aparta blogaĵo!

Mi invitas vin komenti pri ĉi tiu blogaĵo kaj ankaŭ pri la artikloj en ĉi tiuj ligoj!

Dankon,

Daĉjo

7 Comments:

Blogger Fajro said...

Tre bona blogero!
:D

Sun Aug 06, 06:03:00 AM EDT  
Anonymous Anonymous said...

Mi elsxutis kelkajn partojn el via TTT-ejo k mi antauxGRATULAS vin spite al tio ke mi ankoraux legis nenion, nur mi videtis :)....mi promesas legi cxion. ;)
Lid.. el Kubo

Fri Sep 08, 08:32:00 PM EDT  
Blogger Dave said...

You can feel free to believe whatever you wish. Doesn't it make sense that people would speak Esperanto at an Esperanto conference? If they didn't it wouldn't be an Esperanto congress, now would it?

Vi povas kredi tion, kion vi volas. Cxu ne prudentas, ke oni parolus Esperanton cxe Esperantokongreso? Alimaniere gxi ne estus Esperantokongreso, cxu?

On the rare occasions I meet Esperanto speakers, of course we speak Esperanto. It's for fun. It's a hobby. And the only way you can improve your skill in any language is to practice it. I think you take the whole thing too seriously, and there are not enough Esperanto speakers to threaten any national languages.

En la maloftaj fojoj ke mi renkontas al Esperantistoj, nature ni parolas Esperanton. Gxi estas por amuzo. Gxi estas hobio. Se oni volas plibone paroli novan lingvon, oni devas uzi gxin. Vi prenas la aferon troserioze. Ne estas suficxaj da Esperantistoj por minaci naciajn lingvojn.

I also had a couple of bad experiences with Esperantists and I nearly KB'd three times in the past year.

Mi ankaux havis kelkajn malbonajn spertojn kun Esperantistoj, kaj mi mem preskaux kabeis trifoje en la lasta jaro.

Your reputation is well known, Chris. You were a really active Esperantist not so long ago, weren't you? My guess is you took it too seriously, and then you fell all the harder.

Via reputacio estas bonkonita, Kricxjo. Vi estis tre aktiva Esperantisto antaux nelonge, cxu ne? Mi supozas ke vi prenis gxin tro grave, kaj vi poste ecx pliforte tombis.

For me, Esperanto is just for fun. If you care so much about it one way or the other, something is wrong with you. I also speak German, Japanese, and French, and have studied several other languages. I plan to keep studying languages all my life.

Por mi, Esperanto estas nur por amuzo. Se vi tiom zorgas, vi havas problemon. Mi ankaux parolas la germanan, la japanan, kaj la francan, kaj mi lernis kelkajn aliajn lingvojn. Mi dum mia vivo volas kontinui lerni lingvojn.

Various national languages exist side-by-side all over the world. Esperanto can be the same way.

Buntaj naciaj lingvoj ekzistas apude, tutmonde. Esperanto povas sami.

Sun Jan 07, 08:24:00 PM EST  
Blogger Razeno said...

This comment has been removed by the author.

Sat May 05, 07:18:00 AM EDT  
Blogger Razeno said...

Saluton. Bonvolu dauxre gxisdatigu vian blogon. Tiel ni povas krei nian komunion. Nun mi ankaux estas blospotano. Mi estas www.razeno.blogspot.com

Razen Manandhar el Nepalo
www.razeno.net

Sat May 05, 07:25:00 AM EDT  
Blogger Unknown said...

Saluton,Daĉjo !
Kun plezuro mi legis vian blogon kaj rimarkis ke vi havas grandan entuzismon pri Esperanto. laŭ mi,ĉiuj Esperantistoj devas renkonti L.L. Zamenhof per liaj paroladoj. Sen larmoj oni ne povas legi ĝin,Ĉar mi ankaŭ kortuŝite legis ĝin,tial mi unuafoje en mia lando tradukis ĝin en Korean lingvon. Antaŭ ĉio,renkonti L.L. Zamenhof per liaj paroladoj estas la plej grava afero por Esperantistoj. Tiam oni povos rimarki ke Esperanto estas trezoro por homaro. Amike salutas,Lee(Onklo)

Thu Jan 17, 11:04:00 AM EST  
Blogger Unknown said...

Resaluton,Daĉjo,
Mia Brazila amiko ,Vitor Luiz ankaŭ kortuŝite legis la paroladojn de L.L. Zamenhof kaj tial li mem tradukis ĝin en portugalian lingvon.Jen lian retpaĝon: http://www.paroladoj.cjb.net
Tie vi povas vidi ke la paroladoj de L.L. Zamenhof estis tradukita kaj en Portugalia lingvo kaj Korea lingvo. Esperante,ke vi ankaŭ partoprenu en nia traduka afero. Lee(Onklo)

Thu Jan 17, 11:21:00 AM EST  

Post a Comment

<< Home