Ĉu mi kabeis?

Sed mi ankaŭ havis aliajn kialojn. Ĝis lasta Decembro, mi havis nur malmultajn spertojn kun Esperanto-parolado. Ili estis plejparte bonaj, sed Esperanto tiam ne estis organizita, regula afero en mia regiono. Mi povis nur rete babili. Mi ne vidis Esperanton kiel vivanta lingvo, kiun mi povus vere paroli.
Mi eĉ havis kelkajn malbonajn spertojn kun Esperantistoj. Tio meme ne estas grava - mi scipovas ses lingvojn, kaj mi renkontis kaj parolis kun malbonuloj en ĉiuj da ili (si mi ne volas renkonti malbounulojn, mi supozas ke mi forgesu tutajn lingvojn, ankaŭ mian denaskan, la anglan!). Sed la problemo estis ke mi preskaŭ neniun renkontis tra Esperanto, kaj mi havis iomete pli da malbonaj spertoj ol mi ekspektis. Miaj ekspektaĝoj ne iĝis plenumitaj, tutsimple.
En Decembro 2006 mortis Ĝangalo, kun ĝia Babilejo, kaj kun tio mia ebleco babili rete en Esperanto.
Kial mi ne kabeis? Samtempe (en Decembro 2006) renaskiĝis la Vaŝintono Esperanto Societo. En Decembro ili rekomencis renkonti regule (aŭ minimume duonregule) en kafejo en Vaŝintono. Ni eĉ havis Zamenhofbankedon en Marto (iom malfrue, sed tio ne tro gravas). En la kafkuniĝoj mi renkontis diversajn Esperantistojn, kiuj havas same diversajn interesojn. La grupo estas ĉiam malgranda, sed la konversacioj estas interesaj. Ĉi tiu grupo estas preskaŭ ekzakte kiel mi unue ekspektis por Esperanto-grupo. Tio inkludas: interesoj pri aliaj lingvoj kaj landoj – vidu mian unuan blogaĝon kun la listo de miaj ekspektaĝoj pri Esperanto. Kaj mi bezonis du jarojn por ekrenkonti ĉi tiun grupon. Mi ankaŭ trovis aliajn retejojn por babili en Esperanto. Kiam unu babilejo aŭ forumo mortas, ekvivas alia – vidu la ĝisdata listo maldekstre.
Mi ankaŭ devas danki Jim Lieberman kaj Jim Kingdon, kiuj enkondukis min al Esperantujo kun miaj unuaj Esperanto-konversacioj. Ankaŭ Jim Ryan kaj “la grupo” por la kafkuniĝoj kaj aliaj agadoj de la Vaŝintono Esperanto Societo. Mi esperas renkonti kun la grupo kaj eble kombini Esperanton kun miaj aliaj interesoj.
Mi ankaŭ lastsomere renkontis kun Sergio Docal kaj lia edzino Elena, kaj volas danki ilin. Ili loĝas en Vaŝintono, DK, kaj edziĝis tra Esperanto. Sergio naskiĝis en Kubo, kaj loĝas en Usono jam de longe. Elena estas el Rumanio. Li parolas la anglan, la hispanan, kaj Esperanton. Ŝi parolas la rumanan kaj Esperanton. Ili konektiĝis pro la internacia lingvo, kaj uzas ĝin ĉiutage. Sen Esperanto ili ne povus komunikiĝi. Ĝi estis bona sperto renkonti kun ili, ĉar mi havis la eblecon ne nur aŭdi tre fluan Esperanton, sed ankaŭ sperti Esperanton kiel vivanta, utila lingvo. Por mi Esperanto estas interesa lingva hobio. Por kelkaj uloj ĝi estas bona idealo. Por ĉi tiuj geedzoj ĝi estas bezono!
En miaj venontaj blogaĝoj mi skribos pri miaj lastatempaj spertoj kun Esperanto (ekde Marto 2007) kun la Vaŝintono Esperanto Societo. Mi ankaŭ skribos pri aliaj agadoj, kiujn mi faris kun mia novtrovita liberan tempon.
Sincere via,
Daĉjo
4 Comments:
Ne kabeu! Kaj ankaŭ, ne uzu la vorton "kabei":
http://www.liberafolio.org/2005/Komentario/tonyokomentario/ :-)
Mi estas ĵaluza ke vi havas Esperantoklubon en Vaŝingtono. Ĉi tie, en Ĉarlestono, ni ne havas la kulturajn okazojn kiujn oni trovas en grandaj urboj. Sed je 2008 mi transloĝiĝos al Filadelfio kaj espereble mi trovos E-klubon tie!
Saluton Tonjo!
Ne zorgu! Mi ne kabeos, ankoraux ne! Mi devas diri, ke mi ne tre bone komprenas vian artiklon, sed ne gravas.
Mi uzas la vorton en la normala, akceptita senso:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabei
Sed eble ne. Mi pensis pri kabei en Oktobro kaj Novembro, cxar mi kolerigxis pri kelkaj spertoj kiujn mi havis. Sed mi ankaux tiam pensis, ke mi neniam havus la sxancon fari ion kun Esperanto. Mi supozas ke mi ne povus kabei, se mi neniam aktivigxis.
Sed en la lastaj tri monatoj, mi ekhavis bonajn, verajn spertojn kun Esperanto.
Al anonymulo,
Se vi vidas mian blogagxon, ni dumlongtempe ne havis Esperantoklubon en Vasxingtono! Gxi renaskigxis en la lastaj ses monatoj.
Mi deziras al vi bonan sxancon kun viaj E-o agadoj!
Post a Comment
<< Home