Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Saturday, September 01, 2007

Eksterlandaj Geesperantistoj, Kiujn Mi Renkontis Ĉi-Jare

Niaj renkontoj kun eksterlandaj Esperantistoj estas tre malgrandaj sed bonaj.


Mi lastafoje skribis, ke mi volis skribadi pri miaj novaj spertoj kun Esperanto. Ĝis preskaŭ unu jaro antaŭe, miaj spertoj kun Esperanto entute estis tre limitaj. Lasta decembro rekomencis regulaj renkontoj de la Esperanto Societo de Vaŝintono. Ekde tiam mi havis kelkajn oportunojn renkonti samideanojn de aliaj landoj.

Kiel grupo, la Societo organizis neformalajn, mallongtempajn renkontojn kun samideanoj, kiuj jam estis en nia regiono, precipe por aliaj kialoj.


En Februaro, mi havis la ŝancon renkontiĝi kun Esperantisto el Irano kies nomo estas Ĝila. Kvar da ni renkontiĝis kun ŝi en kafejo en Springfield, Virginio por paroli dum unu tre malvarma vintra vespero. Tiu renkonto montris al mi la veran naturon de Esperanto-renkontoj. Ni estis tre malgranda grupo, sed ni venis el malproksimaj partoj de la regiono por renkonti kun ŝi. Mi vojaĝis du horoj per lokala trajno, kaj unu alia samideano kondukis du horojn de la regiono de Richmond, la ĉefurbo de la subŝtato Virginio. Ĝila ĝojis ke samideanoj venis el tiom malproksime por paroli.


Ni parolis pri Esperanto kaj ĝia uzado en niaj respektivaj landoj. Mi rimarkis, ke la situacio de Esperanto en multaj tiom malsimilas, kiel la landoj mem. Mi kunmalfacileco povas tute klarigi ĉi tion, sed nia diskuto tre malsimilis kun tiuj, kiuj mi antaŭe havis kun aliaj Irananoj en la angla. Ŝiaj perspektivoj pri tutaj aferoj, kaj ankaŭ pri Esperanto, estis interesegaj por mi. Ĉi tiu estis tre bona sperto.


En Junio mi renkontis kun Pavel Polnicky kaj lia edzino, el Ĉeĥio. Sinjoro Polnicky estas bonkonata Ĉeĥa Esperantisto. Vi povas legi pri liaj agadoj ĉi tie. Ili nin renkontis dum nia regula kafkuniĝo sur Kapitolo-Monto en Vaŝintono. De tie ni kune piediris tra parto de la urbo. Ni iris al galerio kaj promenadis tra la centro de Vaŝintono.


En tiu renkonto mi rimarkis kelkajn aĵojn pri la gesinjoroj Polnicky kaj niaj lokalaj samideanoj. Mi klare rimarkis ke la plejmulto da Esperantistoj estas similaj al mi – ili lernas fremdajn lingvojn, kaj emas vojaĝi (vidu mian unuan blogaĵon en Esperanto). Sinjoro Polnicky estis jam lerninta la anglan (kaj povis legi ĝin sur kelkaj afiŝoj kaj skribaĵoj), malgraŭ li ne parolis ĝin, minimume al ni. Li ankaŭ nature lernis la rusan. Sinjorino Polnicky ne parolis Esperanton, sed ŝi parolis iom da angla, kaj parolis tre bone la germanan. Pro tio, Jim Ryan kaj mi povis paroli kun ŝi en la germana. Unu Usonano, lokala samideano, estis jam lerninta iomete pri la ĉeĥa lingvo en la universitato, kaj parolis ĝin iomete kun la gesinjoroj Polnicky. Mi tiam rimarkis, ke Esperantistoj estas precipe lingvouloj. Tiu renkonto estis iomete babilturma afero, sed ni lernis interparoli, kaj ĝi funkciis tre bone. Ĉiu Esperantisto en la grupo parolis ne nur Esperanto, sed ankaŭ lian aŭ ŝian denaskan lingvon, kaj minimume unu aŭ du pli da lingvoj. Mi ĝojis esti en tiu tajpo da grupo. Tio memorigis min pri mia tempo en Germanio, kie multlingveco ankaŭ estas trepli ofta afero ol en Usono.


Mi ankaŭ tiam rimarkis ke malgraŭ kelkaj uloj estis jam lerninta la anglan, ili ne ĉiuj povas paroli ĝin flue aŭ kun facileco. Estas multaj da uloj, por kiuj Esperanto estas pli bona elekto. Esperanto estas ja trepli facila fremdlingvo ol la germana, aŭ speciale la irana aŭ la ĉeĥa, malgraŭ kelkaj Esperantistoj estas la tajpoj de uloj, kiuj lernus tiujn lingvojn. Eĉ se multaj Esperantistoj scipovas aliajn lingvojn, ili plejparte volas uzi Esperanton. Esperanto nin unuigas, kaj kelkfoje ebligas alimaniere neeblan komunikadon.


En Aŭgusto, mi partoprenis en renkonto kun Bill Chapman, samideano de Kimrio en Britio. Li estis en nia regiono kun lia kimra kantogrupo, ĉar ili faris koncertojn ĉi tie. Malgraŭ li nature ankaŭ parolas la anglan, ni parolis kun li tute en Esperanto. Ni vespermanĝis kune en Etiopa restoracio. Tio estis nova sperto por li. Ni parolis pri multaj aferoj, precipe pri la situacio pri la kimra lingvo en Kimrio, ktp. Mi rerimarkis ke multaj Esperantistoj havas similajn interesojn kiel mi. Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ ilo por renkonti ulojn kun similaj interesoj, precipe kiuj parolas pli ol unu lingvo kaj vojaĝas.


Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ socialilo. Esperanto mem estas interesa punkto pri diskuto kaj interŝanĝo de ideoj. Mi jam partoprenis en kelkaj programoj pri internacia gastado, vojaĝo, kaj laboro. Mi estis gasto en Germanio, kie mi parolis nur la germanan. Mi ankaŭ gastigis kelkajn germananojn en mia domo, kiuj parolis nur la germanan, ne la anglan (ankaŭ kelkajn, kiuj volis nur paroli la anglan). Mi ankaŭ gastigis japananon, kiu nebone parolis la anglan (kiam mi ankoraŭ ne scipovis la japanan). Pli malfrue, mi loĝis en Germanio (dum unu jaro) kaj en Japanio (dum tri jaroj), kaj mi parolas nun ambaŭ lingvojn. Pro tio mi opinias, ke Esperanto-renkontoj havas meman karakteron. Ili ne pli bonas aŭ malpli bonas ol ne-Esperanto renkontoj. Ili estas aliaj eblecoj, tutsimple. Kaj iliaj partoprenantoj similas al mi kaj faras similajn aferojn ke mi. Esperanto ne antataŭigas aliajn internaciajn agadojn. Ĝi aldonas al ili.

Dum la unuaj du jaroj post mia Esperantiĝo, mi havis nur limitajn ŝancojn uzi Esperanton. Sed en la lasta jaro, mi ekrimarkis la eblecojn de la internacia lingvo.

2 Comments:

Anonymous Anonymous said...

Resaluton al vi, David!

Mi rimarkis, ke mi ricevis memciuon en via blogo. Mi multe gxuis mian viziton al Vaŝintono.

Korajn salutojn el Kimrio, kie la printempo fine alvenis.

Thu Apr 24, 09:17:00 AM EDT  
Blogger Russ Williams said...

Saluton! Mi rimarkis en via blogo de Esperanto-USA, kaj tiam ĉi tie kiam mi serĉis kontaktinformon, ke vi ŝajnas ofte misuzi la falsan amikon "lokala" kiam vi celas "loka" (angla "local").
http://reta-vortaro.de/revo/art/lok.html

"Lokalo" estas maloftega vorto kun specifa signifo; ĝi ne signifas la anglan vorton "local".
http://reta-vortaro.de/revo/art/lokal.html

Mi lasas blogan komenton pri tio nur ĉar mi ne trovas manieron retpoŝti al vi.

Mon Aug 31, 02:52:00 AM EDT  

Post a Comment

<< Home