Zamenhof-Tago en la Usona Ĉefurbo, 2007
Jim Ryan legis kaj estris diskuton pri Zamenhof
Jim Ryan, nia prezidanto estris diskuton pri la vivo de la iniciatoro de Esperanto, L.L. Zamenhof. Por memorigi nin pri li kunportis Jim ĉi tiun belan trofeon (mi ne certas ke trofeo estas la plej propra vorto, sed vi povas mem vidi la foton dekstre) kun bildo de Zamenhof. Jim kunportis la libron Kaŝita Vivo de Zamenhof de N.Z. Maimon kaj legis direkte de ĝi. Li volis helpi al ni kompreni la kontekston de la vivo de Zamenhof kiel judo en Pollando en tiu tempo. La situacio tiam estis unika, kaj speciale malsama de la situacio por ekzemplo de judoj en Usono hodiaŭ. Post aŭdinte la legaĵojn ni diskutis ilin. Kiuj grupoj loĝis tiam en Bialistoko? Litovoj, Germananoj, Pollandanoj, Rusanoj, Judoj, kaj ĉiu grupo havis apartan lingvon. Kiujn lingvojn parolis Zamenhof kaj kiu estis lia vere denaska lingvo? (Estas konfliktantaj ideoj pri tio). Ni eĉ diskutis la signifon (vorte) de lia nomo kaj ĝian originon. Ŝajnas ke Zamenhof venas el Samenhof, germana nomo kiu signifas “semoplaco” aŭ “semejo”, kie oni tiam venis semon sur bazaro aŭ vendoplaco.
Ĉifoje ni diskutis kiel plibonigi nian E-klubon
Post tio ni parolis pri nia klubo. La Esperanto Societo de Vaŝintono, estinta neaktiva dum kelkaj jaroj (ankaŭ dum la tempo ke mi eklernis Esperanton tri jaroj antaŭe), renaskiĝis ekzakte unu jaro antaŭe. Ni diskutis multajn organizaciajn aferojn, speciale la renovigon de nia ttt-ejo, kaj la ideojn de havi kluban blogaron kaj plibonigi niajn komunikilojn. Ĝi estis tre produktiva diskuto, kaj ni aŭdis multajn bonajn ideojn kaj sugestojn de ĉiuj. Mi havas la senton ke 2008 estos bona jaro por Esperanto en la Usona ĉefurbo!
Mi esperas al vi belajn festotagojn kaj novjaron.
Sincere via,
Daĉjo
4 Comments:
Hej Daĉjo, ĉu vi volus kontribui raporteton kaj foto(j)n pri via renkontiĝo al Esperanto USA? Jen ligilo.
Saluton Hoss!
Dankon pri la informo! Mi jam blogis je Esperanto-USA. Mi skribis iomete pri miaj lastatempaj agadoj tie, sub la nomo "dameda", kun ligilo al mia blogaro.
Daĉjo
Jes, sed mi parolas ne pri la retejo de Esperanto-USA, sed pri la papera bulteno de la grupo, kiu nomiĝas (iom konfuze) Esperanto USA. Mi nun redaktas ĝin, kaj mi pretigas artikolon pri diversaj festoj ĉirkaŭ Usono dum Z-tago. La limdato por kontribuoj baldaŭ venos. Ĉu vi volus kontribui vian raporteton kaj fotojn?
Saluton geamikoj, mi ŝatas Esperanton!
Kiel vi skribas la esperantajn literojn "ĉŭĝŝĥĵ"? Mi uzas en linukso http://kooperace.czechian.net/eoklavaro/eoklavaro.html , sed...
Post a Comment
<< Home