Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Friday, November 30, 2007

Vespermanĝo kun Derek Roff

Derek Roff (maldekstre) kun Vilĉjo Wurzel

Mi hodiaŭ havis la honoron de vespermanĝante kun Derek Roff, bonkonita Esperantisto kiu vizitis Vaŝintonon el la Substato Nov-Meksiko je la fino de novembro kaj komenco de decembro.

Ĉeestante estis la organizantino de la renkonto, Erin Piateski, ŝia amikino Melissa el Kanado (neesperantisto), Derek Roff, Jim Ryan (prezidanto de la Esperanto-Societo de Vaŝintono), Vilĉjo Wurzel, Ralf Dumain, kaj mi.



Ni parolis pri multaj aferoj internaciaj kaj pri Esperanto. Ĝi estis interesa renkonto, kaj estis plezuro renkonti kun Derek Roff.



Ni manĝis en Etiopa restoracio. Tio estis iomete kompleksa, sed bongusta afero. Se vi memoras pli fruan blogaĵon de mi, mi ankaŭ manĝis en Etiopa restoracio lastsomere kun la vizitinto el Kimrio, Hillary Chapman. Tiu estis en Aleksandrio, antaŭurbo de Vaŝintono en Virginio. Por la renkonto kun Derek Roff, la Etiopa restoracio estis en la U-Strato Koridoro en Vaŝintono, DK mem.



De maldekstre dekstren: Melissa (vizitinto el Kanado), Erinjo Piateski, kaj Ralph Dumain


Etiopa manĝaĵo estas interesa afero. Ĉu vi vidas la buntajn manĝaĵojn? Ili staras sur krespoj, kaj aparte vi povas vidi aliajn krespojn. La apartajn krespojn vi prenas kunmane, kaj prenas la manĝaĵon kaj manĝas ĝin. La submanĝaĵajn krespojn vi ankaŭ povas manĝi, kune aŭ poste. Oni normale ricevas diversajn manĝaĵojn sur la krespoj. Tio estas unikva manĝmaniero.



Antaŭ kaj ankaŭ post ĉi tiu renkonto mi havis tre amuzajn kaj interesajn spertojn, kiuj montris al mi la veran utilecon de Esperanto. Mi renkontis Erinjon kaj Melissa-on antaŭ la restoracio, iom frue antaŭ la renkonttempo. Unu aĉulo venis al ni kaj ekparolis, petante por monoj. Li diris, ke li venis el Sierra Leon, kaj ke li bezonis iomete da mono. Ni parolis unu al la alia en Esperanto. Li staris kaj petis kelkaj fojoj, sed ni parolis en Esperanto. (Melissa, kiu ne parolas Esperanton, parolis en la hebrea lingvo). Post eble kvin minutoj, la aĉulo perdis intereson kaj forlasis.



Post la vespermanĝo mi iris hejmen. Kiam mi estis kondukiĝanta, mi haltis je malgranda vendejo. Tio estas vendejo, kiun mi regule vizitas, kaj mi ĉiufoje parolas kun la enhavanto. La enhavanto estas duon-grekano kaj duon-kurdano. Ŝajnas ke li parolas multajn lingvojn. Mi parolis al li pri Esperanto iomete, kaj li ŝajnis havi grandan intereson pri ĝi. Li fakte petis min por informacio. Kelkaj tagoj poste, mi kopiis por li kelkan informacion. Li estis tre dankema por tio.



Mi surpriziĝis ke en Usono, unu persono ne nur ne mokis min por mia intereso en Esperanto, sed fakte petis min por pli da informacio! Tio estas surprizinda en Usono, kvankam mi ne konas la situacion en aliaj landoj. Eble mi havas la potencialon helpi disigi Esperanton!

2 Comments:

Blogger Russ Williams said...

Feliĉan novan jaron!
PS: Atentu pri la vorto "informo" (vi verŝajne ofte uzas "informacio" kiam vi celas "informo".)

Tue Jan 01, 07:15:00 PM EST  
Blogger Dave said...

Saluton Goulo!

Dankon por la korekto! Espereble ĉiuj komprenas la signifon, sed jes...mi kelkfoje konfuzas tiujn vortojn kun tre similaj anglaj vortoj (speciale la sufiksoj) Venontfoje mi provos fari pli bone ol ĉi-foje :)

Daĉjo

Thu Jan 03, 07:24:00 PM EST  

Post a Comment

<< Home