Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Sunday, September 23, 2007

En la Piedspuroj de Zamenhof: Esperanto-Marŝado

Unu el multaj vidpunktoj en la Parko pri Grandaj Akvofaloj

La Esperanto-Societo de Vaŝintono plejparte faras tre simplajn renkontojn nuntempe. Unufoje ĉiumonate ni havas kafkuniĝon, kaj ni kelkfoje renkontas alilandajn gastojn por vesperajn aŭ semajnfinajn agadetojn.

Mi volis provi organizi alian tajpon pri agado, iomete pli granda. Hodiaŭŭ mi havis la ŝancon. La vetero estis ankoraŭ tre bela kaj varma, sed laŭ mia opinio ne tro varma. Mi tre interesiĝas pri marŝadi (piedvagi), kaj mi volis fari tion kun nia Societo.



Great Falls Park (La Parko pri Grandaj Akvofaloj) ofertis al mi bonan ŝancon por tio. Ĉi tiu parko tre proksimas al la urbo kaj la plej proksimaj antaŭurboj de Vaŝintono. Ĝi estas facile trovebla, kaj la vetero bonegis.


Ĉi tiu parko estas ne nur bela malstreĉejo, ĝi ankaŭ havas Esperanton-historion.



Je la jaro 1910 okazis en Vaŝintono, DK Universala Kongreso. L.L. Zamenhof ĉeestis en la kongreso. Oni scias bone, ke Zamenhof vizitis Great Falls Park-on dum tiu kongreso. Tial oni povus diri, ke ni pli aŭ iris en la piedspuroj de Zamenhof mem.



La parko havas du flankojn. Ĝi troviĝas sur la frontiero de la Substatoj Marialando (Maryland) kaj Virginio (Virginia). La Potomac River (la Potomako-Rivero) fakte estas la frontiero inter ĉi tiuj substatoj, kaj la parko enhavas partojn de la natura lando sur kaj ĉirkaŭ la rivero tie. Tial estas unu parto de la parko en la Substato Marialando, kaj la alia en la Substato Virginio. Por viziti en unu fojo la parkon, oni devas elekti flankon (ili ne estas konektataj). Ni elektis la Marialando-flankon. Ni ankaŭ pensis ke ĉi tiu flanko estis probable la flanko, kiun Zamenhof vizitis. La fakto estas, ke ni ne certe scias, kaj ankaŭ ne gravas. Se iu scias pli pri la detaloj ol mi, mi bonvenus respondon, ĉar mi ne povis trovi informacion pri la vizito de Zamenhof rete.


Je la komenco estas domo kun la parkoficejo. Ĝi apudstaras la C & O (Chesapeake and Ohio) Kanalon. Oni uzis tiun kanalon por transporti aĵojn orienten kaj okcidenten. Ĉi tiu foton mi faris sur la kanalo. Vi tie vidos tre facilan apudkanalan padon. Vi povas marŝi sur ĉi tiu pado dum kelkaj centoj da kilometroj, sed ni estis sur ĝi dum nur kelkaj minutoj. De la farpunkto de ĉi tiu foto estas la rivero kaj akvofalo maldekstre kaj malantaŭe.



Ni iomete marŝadis sur la Billy Goat Trail (Virkapro-Spuraro). Tie ni vidis iom pli pri la parko, sed ni ne estis sur ĝi dum longe. La plej bela parto de la parko estas sur la rivero. Estas aparta spuraro, kiu uzas ponton por iri sur insulo en la mezo pri la rivero.


Je la fino pri la spuraro, ni finfine vidis la akvofalojn, kaj tie mi ankaŭ faris ĉi tiun foton:




La lasta foto estas de ni apud la akvofala vidpunkto. De maldekstre: Jim Kingdon, Jim Ryan, mi, kaj Jed Meltzer:



Mi opinias ke la marŝado estis tre bona sukceso. La vetero estis iomete varma, sed perfekta. La atmosfero estis bonega. Ni bezonis iom da tempo por akiri la parkon, sed ne gravis, ĉar ni ne hastis. Ni ne volis aŭ necesis hasti. Ni parolis kaj ŝercis multe, kaj parolis unu al la alia pri niaj aliaj Esperanto-agadoj. Evidente konis Jed kelkajn Esperantistojn, kiujn mi konis nur tra la reto. Dum nia marŝado ni renkontis kaj vidis multajn aliajn ulojn-ĉi tiu parko estas ja tre populara. Mi ne certis, sed mi pensis ke mi aŭdis unu grupon parolanta pri ni. Ili diris ion kiel “Kio estas tiu lingvo? Mi pensas ke ili estas el Latinameriko – ĝi sonas kiel la hispana!”. Ni ridetis kaj diris nenion al ili.



Postmarŝade mi konduiris Jim Kingdon al la metro (trejn) stacio, kaj Jim Ryan kaj Jed kaj mi iris al koreia kafejo kaj trinkis malvarman “bobelon-teon”. Tio estas azia somera trinkaĵo – teo (multajn tajpojn da teoj oni povas elekti) kun glacio kaj tapioko. Mi refreŝiĝis. Ni parolis pri eblaj venontaj agadoj pri nia Esperanto-Societo.



Mi pensas ke la tago estis bona sukceso. Marŝado kun perfekta vetero kaj Esperanto-historia kunteksto. Mi esperas organizi aliajn marŝadojn en la venontaj monatoj!

Daĉjo


0 Comments:

Post a Comment

<< Home