Lingva Politiko - "Ni Konservu Nian Lingvon"
http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2614 . La situacio kun la latina estas la plej stranga, mi pensas. Ekster la Vatikano, oni ne plu uzas ĝin. Oni legas ĝin (plejparte katolikaj dokumentoj kaj malnova historio), sed oni ne plu parolas ĝin multe. Mi dumnelonge lernis la latinan. Ĝi estas tre interesa, sed ankaŭ tre malfacila. Se mi bone komprenis la artiklon, oni diris ke la latina estas tre "eŭropa" kaj fonto pri eŭropa kulturo, ktp. La

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2615 . La situacio kun la irlanda lingvo estas iomete alia ol la latina. Kelkaj irlandanoj havas la irlandan kiel nasklingvo, sed la plejmulto da ili ankaŭ parolas la anglan.


La irlanda kaj germana situacioj estas tiel malsama: en Irlandio, la angla administracio provis aktive detrui la irlandan lingvon. En germanio, la basgermana kulturo mem pli aŭ malpli mortis, sed ne pro persekutado. Mi havas germana parencaron, kaj multaj da ili (inklusive mia avo) parolis la basgermanan kaj ankaŭ la altgermanan.
La artikoj skribas ja pri multaj aĵoj, pri kiuj mi ne havas tempon komenti. Sed mi havas (de miaj familiaj ligoj), fortajn opiniojn al la irlanda kaj basgermana lingvoj. Se tia lingvo estas nasklingvo pri vi, vi sentas tre bone tiam, kiam vi aŭdas ĝin. Ĝi havas kulturon, historion, kaj sentojn. Tiam, kiam oni volas konservi malnovan, malmultuzatan lingvon, oni ofte havas malraciajn kialojn. Tio estas en la koro, ne la kapo. En la Eŭropa Unio ekzistas multaj diversaj grupoj, kaj ĉi tiu penado estas simbola, kaj diras "Vi ankaŭ tre importas, kaj malsamas al aliaj grupoj" - estas demando de identeco. Mi opinias, ke la demando de la latina estas iomete stulta, sed la aliajn lingvojn en ĉi tiuj artiklojn mi mem jam aŭdis kaj iomete uzis.
La lasta demando estas tiaj lingvoj kaj Esperanto. Tiuj blogantoj kredas, ke Esperanto subtenas tiajn lingvojn. Kelkaj, ekz. Kriĉjo Kulvero (eksesperantiso kaj ekde 2005 kabeisto) kredas ke Esperanto minacas tiajn lingvojn. Mi opinias ke la Esperanto movado estas tre demokrata, kaj ke Esperantistoj volas konservi tutajn lingvojn. Esperanto ankaŭ estas plibona tradukilo, ĉar la gramatiko estas tre fleksebla, kaj la tradukoj povas konservi la senton de la originala lingvo. La problemo estas ke Esperanto mem mortas. Ĝi ne mortas de registaraj reguloj, sed ĉar Esperantistoj mem ne promocias ĝin. Sed tio estas aparta blogaĵo!
Mi invitas vin komenti pri ĉi tiu blogaĵo kaj ankaŭ pri la artikloj en ĉi tiuj ligoj!
Dankon,
Daĉjo