Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Monday, February 18, 2008

Ni Bezonas "Novan Senton", kaj Novan Tonon, en Esperantio

Mi hieraŭ legis artikolon pri la temo de Esperanto. La originala artikolo eldoniĝis en la angla. Jen sube mia Esperanto-traduko de ĝi. Tio ĉi artikolo mem ne estas tiom malbona afero, sed ĝi disigas kelkajn ideojn, kiujn mi ankaŭ alie aŭdis. Mi ne kunkordas kun multaj da ĉi tiuj ideoj. Mia problemo estas precipe kun la emfazo kaj tono, ne kun la tuta ideo mem. Post la artikolo mi aldonos miajn proprajn komentojn.

La Fungo celas instrui Esperanton al dek milionoj da homoj

Emmen, Nederlandio, 31 de januaro/PRNewswire

La nederlanda evento-agentejo La Fungo langĉis tutmondan kampanjon sur la interreto por instrui Esperanton al 10 miliono da homoj. Laŭ la iniciatantoj, tiu ĉi universala lingvo ne meritas esti ignorata, ĉar ĝi estas la plej facila kaj la plej praktika lingvo per kiu homoj povas komunikiĝi.

La problemo estas ke preskaŭ neniu parolas la lingvon, kaj tial vidas homoj neniun kialon lerni ĝin. Por ŝanĝi ĉi tiun tendencon, lanĉis la Fungo la novan ttt-ejon www.mondocivitano.net . Vizitantoj estas petataj plenigi retkarton por promesi ke ili lernos Esperanton se dek milionoj da aliaj homoj promesas fari same. La ttt-ejo enhavas ligilojn al senpagaj Esperanto-kursoj.

La ideo por Monda Civitano venis el la originala inventanto, Doktoro Zamenhof, kiu rekonis la malsube deklarita fundamentan problemon.

Laŭ La Fungo, la estra rolo de la angla malkreskos kiam anglaparolantaj landoj perdos ilian superregan ekonomian kaj politikan pozicion al Azio. Kiam oni uzas la anglan, denaskaj parolantoj ĉiam havos advantaĝon super homoj kun alia denaska lingvo, kiuj inklinas vidi ĝin [la anglan] kiel entrudiĝo de ilia propra lingvo.

Esperanto estas desegnata kiel alternativa universala lingvo apud onia denaska lingvo. Ĝi havas facilajn gramatikajn regulojn kaj preskaŭ neniujn esceptojn. Oni povas facile formi aŭ krei novajn vortojn. Tial oni ne bezonas akiri grandan vortprovizon.

“Por kelkaj homoj haavas Esperanto tedan molan-sektoran bildon. Oni konektas ĝin kun ĉiuj tajpoj de idealismo. Ni rigardas ĝin en praktika senco. Ĝi estas tutsimple tre utila lingvo,” diras R. Veenema de La Fungo. “Ĝi estas pli facile lernebla ol la angla aŭ iu ajn lingvo. Krome, ĝi ne estas indiĝena lingvo. Kelkfoje mi scivolas, kial Esperanto ankoraŭ ne estas universala lingvo. Kial oni devas komplikigi aferojn tiel?”

Li postulas ke kreskanta Esperanto-parolanta popolamaso povas iĝi de komercia intereso al dissendejoj kaj ĵurnaloj. Eĉ Eurovision Kantokonkurso en Esperanto estas eblo. Laŭ li iĝos Esperanto sukceso, kiam ĝi iĝas pli atraktiva komercie. Por promovi tiun ĉi kampanjon vendos Mondo Civitano braceletojn.

Por pli da informo: www.mondacivitano.net

Jen miaj responsoj:

1. "Laŭ La Fungo, la estra rolo de la angla malkreskos kiam anglaparolantaj landoj perdos ilian superregan ekonomian kaj politikan pozicion al Azio."

Legante tiun ĉi artikolon ne estas la unua fojo ke mi auxdis la kredon je la "venonta morto de la angla". Ŝajnas al mi ke multaj Esperantistoj pensas tielmaniere.

Mi e
ĉ sentas ke kelkaj Esperantistoj volas ke tio okazos. Por promovi Esperanton, ĉu mi devas kredi je la malkresko de mia denaska lingvo? Mi pensis ke Esperanto devas koekzisti kun aliaj lingvoj, ne ke Esperanto profitas, kiam aliaj lingvoj malkreskas.

Oni
ankaŭ ne forgesu ke kelkaj Esperantistoj parolas denaske la anglan. Oni parolas pri la angla lingvo kiel ĝi estas la malamiko de Esperanto. Mi diras ke Esperantistoj ne devas tiom interesiĝi je la rolo de la angla de iu ajn nacia lingvo. Eĉ se oni intencas bone, ĝi sonas konfliktema.

Oni parolas pri la problemoj de la angla lingvo. Oni devas anstataŭ paroli pri la problemoj kun "naciaj lingvoj". Ĝi estas precipe problemo de tono. Ankaŭ Claude Piron faris la saman eraron kiam li kritikadis la anglan. Vidu lian lastatempan vidbendon.

Mi ankaŭ rimarkis ke tiuj kritikantoj de la angla mem ne suferas sub la angla. La originala verzio de tiu ĉi artikolo eldoniĝis en la angla. Mi devis traduki ĝin en Esperanto. Claude Piron ankaŭ faris lian vidbendon angle.

Eĉ se perdas la angla ĝian rolon, kio tiam okazos? Unue, oni elektus alian nacian lingvon, ne Esperanton. Ĉu la ĉina lingvo estas pli bona elekto? La ĉina ankaŭ estas tre malfacila. Sed se multaj da uloj pensas ke ili gajnos monon, ili lernos ĝin. Lernantoj en la tuta mondo havos problemojn kun ĝi, kiel ili nun havos malfacilaĵojn kun la angla. Esperanto estas bonsenca elekto, sed vi ĉiam devos konvinki novulojn lerni ĝin.

Oni ankaŭ ne devas forgesi la historion de dominantaj lingvoj. En la tempo de Zamenhof estis la franca tre grava internacia lingvo. La franca perdis sian rolon al la angla. Ĉu la situacio de Esperanton ŝanĝis? Oni ankaŭ ne forgesu ke en la historio, gravaj internaciaj lingvoj havas uzon, eĉ longe post la morto de la povo de iliaj registaroj. Oni uzis la latinan proksimume dum 1,300 da jaroj post la fino de Romo kiel imperio, mimimume en skribado kaj legado. En partoj de orientazio oni uzis nur ĉinajn ideogramojn eĉ jarcentoj post oni inventis memstarajn alfabetojn por la lingvoj de tiuj landoj. La franca perdis sian posicion al la angle, speciale post la dua mondmilito, sed ĝi ankoraŭ viglas, kaj oni povas uzi ĝin sur preskaŭ ĉiu kontinento. Fine, en Azio iĝas ankaŭ Barato vigla kaj pova lando. Kaj en Barato oni tre ofte uzas la anglan.

Tutsimple, se la angla lingvo restos grava aŭ ne ne afektos Esperanton. La historio de la epoko, dum kiu Esperanto jam ekzistis, ankaŭ montras ke tiŭ ĉi ideoj pri naciaj lingvoj tute ne pravas. Kial oni atakas unu denaskan lingvon?

2. "Por kelkaj homoj havas Esperanto tedan molan-sektoran bildon. Oni konektas ĝin kun ĉiuj tajpoj de idealismo. Ni rigardas ĝin en praktika senco."

Kun tuta respekto, se vi rigardas ĝin en praktika senco, vi ne estus skribinta la punkton, kiu mi diskutis en mia unua respondo. Oni ne komparu Esperanton kun aliaj lingvoj. Tio vere ne estas praktika. Mia unua respondo montras, laŭ mi, kial multaj da homoj pensas ke Esperantistoj estas nerealecaj idealistoj.

3. "Kelkfoje mi scivolas, kial Esperanto ankoraŭ ne estas universala lingvo. Kial oni devas kompliki aferojn tiel?"

Post mi Esperantiĝis, estis tre malfacila trovi aliajn Esperantistojn. Mi unue nur trovis tekstajn babilejojn. Nun mi estas en Esperanto-klubo. Sed mi devas demandi "Kiu komplikas aferojn?". Mi povas trovi lokojn uzi la francan, la germanan, kaj eĉ la nederlandan kun malpli da eforto.

Oni ankaŭ ne forgesu, ke ne ĉiuj volas lerni Esperanton. Ne ĉiuj zorgas aŭ eĉ interesiĝas pri lingvoj. Ĉu vi volas kulpigi ilin por ilia "elekto"?

4. "Li postulas ke kreskanta Esperanto parolanta popolamaso povas iĝi de komerca intereso al dissendejoj kaj ĵurnaloj...Laŭ li iĝos Esperanto sukceso, kiam ĝi iĝas pli atraktiva komercie."

Kio okazis kun Pola Radio? Komerca sukceso ne venos baldaŭ. Vendi braceletojn ankaŭ ne helpos. En Usono oni havas glumarkojn pri Esperanto, en la angla lingvo! Vi povas nur aĉeti ilin de Esperanto-organizacioj, ne en ĉiu vendejo.

Ankaŭ atraktiva al mi estas la ideo ke Esperanto restos plejparte nekomercia afero. Komerco=mono tutsimple. Se mi vojaĝas al alia lando, povas Esperantistoj persone montri ĝin al mi. Se oni pagas monon komercie, gvidisto povas montri al mi la landon en mia denaska lingvo, ĉu ne?

Ĉu mi vere volas legi spamojn en Esperanto? UEA aŭ aliaj organizacioj povus altigi iliaj aliĝokostojn, kaj uzi la monon por aĉeti reklamojn aŭ dissendtempon en medioj. Estas nur demando de mono, ĉu ne?

Kial ni ne faru kiel ni jam faras sur la reto? Vidbendoj kiel "Esperanto estas...". Ni jam havas retkursojn, podkastojn. Mi eĉ parolas Esperanton ĉiutage per Skajpo. Tiu E-promesa kampanjo samas al la metodo, kiu Zamenhof uzis pli ol cent jaroj antaŭe. Ni bezonas metodojn, kiuj montras ne ke 10 milionoj da homoj volas lerni Esperanton, sed metodojn kiuj montras ke kelkaj milionoj (aŭ eĉ kelkaj miloj) da homoj jam uzas ĝin. Ni devas emfazi ke Esperanto malsamas al aliaj lingvoj, ke ĝi estas unikva. Ni devas paroli pri la meritoj de Esperanto, ne pri la malmeritoj de la angla aŭ de aliaj lingvoj. Ni devas montri al la mondo kio estas Esperanto, kaj kial ni elektis ĝin. Ni devas montri al novuloj kaj lernantoj, ke Esperanto estas inteligenta elekto, ne ke la angla estas stulta elekto.