Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Friday, June 23, 2006

Usonaj Futballudantoj Parolu Nur Angle, Evidente!


Mi ĵus legis sur Ĝangalo, ke sur lundo ĉisemajne kelkaj usonaj futballudantoj (en la Mondpikalo) estis intervuitaj per la hispana lingvo. La gazetara proparolanto diris al ili, ke ili parolu nur la anglan en intervuoj. Legu plu ĉi tie.

Mi opinias, ke imigrantlando devas toleri multajn lingvojn. La angla estas la plej grava lingvo en Usono, la lingvo ke kunigas nin. Sed mi opinias ke estas tre bona kaj admirebla, se oni ankaŭ povas uzi alian lingvon. Oni tion subtenu, speciale ĉar ni havas la reputacion esti kulturignorema popolo, kiu ne ŝatas lerni fremdlingvojn. La ideo ke la uzo de la angla sole estas "pli efeka" estas malbona preteksto. Oni akomodas tre bone la anglan tutmonde, speciale en internaciaj sportoj, kunvenoj, kaj aliaj agadoj.

Vi demandu, pretekso por kio? La nuna debato pri imigracio al Usono intensigas timon pri la hispana lingvo, ĉar la plej granda grupo da kontraŭleĝaj imigrantoj venas el Latinameriko. Oni sentas ke la hispana lingvo minacas la anglan en Usono. Sed la ludantoj en ĉi tiu kazo volonte parolis hispane. La hispana ankaŭ estas tre importa lingvo tutmonde, speciale en la mondo de futbalo. Se la ludantoj jam parolas la anglan, oni ne zorgu ke ili ankaŭ elektas uzi la hispanan. Aŭ Esperanton. La angla estas la unua usona lingvo, sed ĝi ne devas esti la nura! Se hodiaŭ oni ne povas paroli la hispanan en tiu publika situacio, kion ni morgaŭ ne povos fari?

Thursday, June 22, 2006

Kie mi dumlonge estis?

Mi pardonpetas, ke mi lastatempe nenion skribis al mia blogo. Dum la lastaj tri monatoj, mi devis multi labori, kaj mia patrino ankaŭ iĝis tre malsana. Ĉimomente, ŝi fartas tre bone kaj je la komenco de Majo rekomencis labori. Mi dankas al miaj geamikaj en Esperantujo por iliaj bondezirojn al mi kaj al mia patrino.

Mi lastatempe ŝanĝis mian blogon, kaj mi esperas ke mi tiel plibonigis ĝin. Venontsemajne mi komentos pri miaj spertoj kun Esperanto, kaj ankaŭ pri aliaj temoj.

En mia libertempo, mi ofte montris mian urbon kaj regionon al geamikoj el Ĉinujo. Jen kelkaj fotoj de mia vojaĝo al Vaŝingtono, DK kun June kaj Mary Ann por vidi la ĉerizoarbojn en Aprilo. Ĉi tiuj arboj estis donaco el Japanio ĉirkaŭ 80 jaroj antaŭe, kaj troviĝas en la Tidal Basin (Tajda Baseno) kaj antaŭ la Vaŝingtona Monumento. Jen miaj amikinoj June kaj Mary Ann (dekstre). Maldekstre, ni kune manĝas sub la arboj.

Mi trovas
ĝin iomete stranga, sed presk
ĉiam mi iras al tiuj festivaloj kaj parkoj tutsole, aŭ kun neusonaj geamikoj. Miaj usonaj geamikoj plejparte ne interesiĝas pri tiuj parkoj, sed nature miaj neusonaj geamikoj volas iri, kial ili tute ne konas ilin, kaj ilia tempo en mia regiono estas tre limigita. En la futuro, mi celas ja montri mian urbon al novuloj tra kaj kun Esperanto. Ĉi tiuj geamikoj ne parolas Esperanton.







Maldekstre estas la monumento kun la arboj.












Jen ĉerizoarbo pliapud al la Tajda Baseno.






Nun dekstre mi staras kun Mary Ann kaj Bradley (la edzo de June) sur la monto Hawksbill en Shenandoah Nacia Parko en la Substato Virginio.

Maldekstre estas kelkaj cervoj en Big Meadows, ankaŭ je Shenandoah. En mia regiono estas tro da cervoj, kaj ili ne timas pri homoj. Mi iris al 2 aŭ 3 aliaj parkoj kun ĉi tiuj geamikoj. Ili ankaŭ kuiris ĉine por mi, kaj ni multe parolis pri niaj landoj kaj kulturoj.

Tiajn montojn kaj parkojn kien ni kune iris vi povas jam vidi plu alie en ĉi tiu blogo kaj en mia retpaĝo. Mary Ann (Yaru Meng) faris la foton pri la cervoj, kaj June faris la alian kun Mary Ann, mi, kaj Bradley.

Mi dankas vin pro via atento.

Sincere via,

Da
ĉjo