Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Sunday, December 16, 2007

Zamenhof-Tago en la Usona Ĉefurbo, 2007

Nia renkontejo sur la Kapitolo-Monto

Ĉi tiun renkonton de la Esperanto Societo de Vaŝintono ni faris pli aŭ malpli en nia normala maniero. Ni hodiaŭ renkontis trinki kafon sur la Kapitolo-Monteto en Cosi, nia kutima renkontejo, kaj ni samtempe festis Zamenhof-Tagon (unu tago malfrue). Ni ankaŭ diskutis la futuron de nia Esperanto Societo.

Jim Ryan legis kaj estris diskuton pri Zamenhof

Jim Ryan, nia prezidanto estris diskuton pri la vivo de la iniciatoro de Esperanto, L.L. Zamenhof. Por memorigi nin pri li kunportis Jim ĉi tiun belan trofeon (mi ne certas ke trofeo estas la plej propra vorto, sed vi povas mem vidi la foton dekstre) kun bildo de Zamenhof. Jim kunportis la libron Kaŝita Vivo de Zamenhof de N.Z. Maimon kaj legis direkte de ĝi. Li volis helpi al ni kompreni la kontekston de la vivo de Zamenhof kiel judo en Pollando en tiu tempo. La situacio tiam estis unika, kaj speciale malsama de la situacio por ekzemplo de judoj en Usono hodiaŭ. Post aŭdinte la legaĵojn ni diskutis ilin. Kiuj grupoj loĝis tiam en Bialistoko? Litovoj, Germananoj, Pollandanoj, Rusanoj, Judoj, kaj ĉiu grupo havis apartan lingvon. Kiujn lingvojn parolis Zamenhof kaj kiu estis lia vere denaska lingvo? (Estas konfliktantaj ideoj pri tio). Ni eĉ diskutis la signifon (vorte) de lia nomo kaj ĝian originon. Ŝajnas ke Zamenhof venas el Samenhof, germana nomo kiu signifas “semoplaco” aŭ “semejo”, kie oni tiam venis semon sur bazaro aŭ vendoplaco.

Ĉifoje ni diskutis kiel plibonigi nian E-klubon

Post tio ni parolis pri nia klubo. La Esperanto Societo de Vaŝintono, estinta neaktiva dum kelkaj jaroj (ankaŭ dum la tempo ke mi eklernis Esperanton tri jaroj antaŭe), renaskiĝis ekzakte unu jaro antaŭe. Ni diskutis multajn organizaciajn aferojn, speciale la renovigon de nia ttt-ejo, kaj la ideojn de havi kluban blogaron kaj plibonigi niajn komunikilojn. Ĝi estis tre produktiva diskuto, kaj ni aŭdis multajn bonajn ideojn kaj sugestojn de ĉiuj. Mi havas la senton ke 2008 estos bona jaro por Esperanto en la Usona ĉefurbo!

Mi esperas al vi belajn festotagojn kaj novjaron.

Sincere via,

Daĉjo