Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Wednesday, June 20, 2007

Nova libertempo, novaj spertoj

S*e**a**l*-koncerto en Junio 2007

Nun estas Junio, kaj relative malfrue venis la varma vetero. Kiam mi loĝis en Japanio, mi aŭdis ke la japananoj kredas, ke printempo estas la tempo de novaj komencoj, de renoviĝeco. Mi kredas kaj tio kelkfoje pravas. Mi finfine havas daŭran, stabilan laboron. Mi laboras preskaŭ ĉiam dum la samaj tagoj kaj tempoj (dumlonge mi ne havis tiun eblecon). Mi eĉ ricevas pagitan feriotempon. Pro tio mi nun havas tempon por nelaboraj agadoj. Mi ĵus rekomencis fari tiajn agadojn.

Ekde kelkaj jaroj mi ne vidis koncertojn. Mi havis bonan ŝancon en la pasinteco. Mi vidis koncertojn de Yes, Pink Floyd, The Rolling Stones, Rush, The Moody Blues, King Crimson, The Scorpions, Foreigner, kaj Journey. La malsuba foto estas de mia lasta koncerto kelkaj semajnoj antaŭe. Mi tiam vidis S*e**a*l**-on. La koncerto estis tre bona, kaj mi havis finfine la tempon, la monon por ĝojiĝi tie! Mi estis en la dekunua vico. En Aŭgusto mi vidos The Police. Ĉi tiu grupo ne koncertiĝis ekde pli ol dudek jaroj antaŭe. La koncerto de S*e**a*l memorigis min pri la kialoj, ke mi ŝatas koncertojn. La bonega kvalito de la muziko, la energio de la spektantoj kaj la muzikistoj, ktp. Mi jam forgesis tiujn sentojn, kaj havis en tiu ĉi koncerto la ŝancon resperti ilin.

Mi komencis reiri al konataj lokoj kaj trovi novajn lokojn por piedvojaĝi. Mi esperas, ke vi, miaj legantoj, ŝatas la fotojn! Mi ĉimomente malofte piedvojaĝas, kaj ĉiam tutsole. Eble, mi ankaŭ povos piedvojaĝi kun aliaj Esperantistoj. Mi vidos!

Ĝis nun mi ricevis preskaŭ kvar semajnojn da feriotempo. Tio estas pli ol mi havis en mia tuta vivo. En oktobro mi volas vojaĝi internacie (mi ne faris tion dum la lastaj tri jaroj). Tio estas alia ŝanco por nova sperto. Mi volas vojaĝi al Armenio. En Usono, Armenio estas relative nekonata lando. La armena lingvo ankaŭ estas prekaŭ nekonata ekster Armenaj imigrantoj al Usono. Pro tio mi aĉetis kompaktdiskokurson pri la armena lingvo. Mi ĝin trovas stranga, sed ankaŭ interesega! Ĵus hodiaŭ mi finis la duonon de la kurso. La kurso estas farita de Pimsleur, kaj mi tre ŝatas ĝian lernometodon. Oni aŭdas kaj parolas, kaj lernas sammaniere kiel infano. Mi vere lernas ion, pri kio mi neniam sciis. La armena lingvo estas la sola ankoraŭvivanta anatolia lingvo (konektita kun la frigia, urartia, lidia, ktp), unu subfamilio de la inda-eŭropa familio. Ĝi ne proksimas al aliaj lingvoj, eĉ aliaj inda-eŭropaj lingvoj kiel la angla, la rusa, la franca, ktp. La vortoj estas fremdaj, sed kun la Pimsleur-metodo, mi tre amuzas en mia lernado.

Mi ne nur trovis novan lingvon, sed ankaŭ novan lernmetodon. Ĉar mi laboras en publika biblioteko, mi nun scias pri aliaj metodoj pri lerni fremdan lingvon. Antaŭe mi lernis tradiciamaniere, en lernejo aŭ kun libroj. Multajn Pimsleur-kursojn havas la publikaj bibliotekoj ĉi tie, kaj mi planas uzi ilin. La publikaj bibiotekoj ĉi tie ankaŭ havas Rosetta Stone-on. Tiuj softvaroj estas tre multekostaj, sed en la bibliotekoj ĉi tie, oni povas uzi ilin senpage. Ĉu tio estas kredebla? De la biblioteko mi povas uzi Rosetta Stone-on kaj Pimsleur-on por relerni la rusan. Mi lernis la rusan en la universitato dekkvin jaroj antaŭe, kaj faris bone, sed mi forgesis multon. Mi povas relerni ĝin senpage, kun bonaj, modernaj materialoj. Mi volas relerni la rusan ĉar en Armenio oni ankaŭ multe parolas la rusan. Malgraŭ mi ankaŭ lernas la armenan, la rusa estas iom pli simpla afero, ĉar mi jam iomete lernis ĝin, kaj mi povas legi ĝian alfabeton. Eble en mia vojaĝo mi ankaŭ povos uzi Esperanton. Kiu scias?

Kun tiaj novaj komencoj kaj agadoj, mi rimarkis ke oni rajtas forĵeti antikvajn metodojn, kaj ankaŭ malbonajn, nekompetentajn instruistaĉojn. Pli ol ses monatoj antaŭe, mi provis rekomenci lerni la hispanan en la universitato, kaj mi havis la plej malbonan instruistaĉon, kiu ekzistas. Liaj metodoj estas malmodernaj. La plejmulto da tempo li koleriĝis kun ni, kaj parolis nur pri liaj klasejo-reguloj. Mi havas pli da povo elekti ol mi pensis. Mi havas la tempon, la povon, kaj elekton lerni tion, kion mi volas lerni. Kaj mi povas fari ĝin senpage (aŭ malmultekoste), kaj senŝtrese. Mi deziras ke mi sciis pri tiuj lingvolernoeblecoj tiam, kiam mi eklernis la japanan lingvon. Mi iris kaj eĉ vivis kaj laboris al Japanio, sed mi ne havis bonajn eblaĝojn lerni tiun lingvon. Do, mi nur eklernis la japanan tie, en Japanio. Mi havis malbonajn materialojn kaj metodojn, kaj mi pensis ke ĝi estis nefarebla. Ho, nun mi scias pli bone, kaj ne refaros la saman eraron.

Thursday, June 07, 2007

Ĉu mi kabeis?

Tio estas tre bona demando. Mi preskaŭ kabeis, kaj mi havis kelkajn kialojn, fakte. La unua estas ke mi ne havis tempon por Esperanto. En Aŭgusto lastsomere, mi promoviĝis en mia laboro (mi laboras en publika biblioteko). Mi promoviĝis de nedaŭra laboro al daŭra laboro, sed la nova laboro estis sole partatempa laboro. Tial mi devis labori pli ol normale. Mi laboris en aliaj partoj de mia bibliotekoagentaro. Entute, mi havis nur unu liberan tagon (dimanĉon) en du semajnoj. Mi tre ofte laciĝis.

Sed mi ankaŭ havis aliajn kialojn. Ĝis lasta Decembro, mi havis nur malmultajn spertojn kun Esperanto-parolado. Ili estis plejparte bonaj, sed Esperanto tiam ne estis organizita, regula afero en mia regiono. Mi povis nur rete babili. Mi ne vidis Esperanton kiel vivanta lingvo, kiun mi povus vere paroli.

Mi eĉ havis kelkajn malbonajn spertojn kun Esperantistoj. Tio meme ne estas grava - mi scipovas ses lingvojn, kaj mi renkontis kaj parolis kun malbonuloj en ĉiuj da ili (si mi ne volas renkonti malbounulojn, mi supozas ke mi forgesu tutajn lingvojn, ankaŭ mian denaskan, la anglan!). Sed la problemo estis ke mi preskaŭ neniun renkontis tra Esperanto, kaj mi havis iomete pli da malbonaj spertoj ol mi ekspektis. Miaj ekspektaĝoj ne iĝis plenumitaj, tutsimple.

En Decembro 2006 mortis Ĝangalo, kun ĝia Babilejo, kaj kun tio mia ebleco babili rete en Esperanto.

Kial mi ne kabeis? Samtempe (en Decembro 2006) renaskiĝis la Vaŝintono Esperanto Societo. En Decembro ili rekomencis renkonti regule (aŭ minimume duonregule) en kafejo en Vaŝintono. Ni eĉ havis Zamenhofbankedon en Marto (iom malfrue, sed tio ne tro gravas). En la kafkuniĝoj mi renkontis diversajn Esperantistojn, kiuj havas same diversajn interesojn. La grupo estas ĉiam malgranda, sed la konversacioj estas interesaj. Ĉi tiu grupo estas preskaŭ ekzakte kiel mi unue ekspektis por Esperanto-grupo. Tio inkludas: interesoj pri aliaj lingvoj kaj landoj – vidu mian unuan blogaĝon kun la listo de miaj ekspektaĝoj pri Esperanto. Kaj mi bezonis du jarojn por ekrenkonti ĉi tiun grupon. Mi ankaŭ trovis aliajn retejojn por babili en Esperanto. Kiam unu babilejo aŭ forumo mortas, ekvivas alia – vidu la ĝisdata listo maldekstre.

Mi ankaŭ devas danki Jim Lieberman kaj Jim Kingdon, kiuj enkondukis min al Esperantujo kun miaj unuaj Esperanto-konversacioj. Ankaŭ Jim Ryan kaj “la grupo” por la kafkuniĝoj kaj aliaj agadoj de la Vaŝintono Esperanto Societo. Mi esperas renkonti kun la grupo kaj eble kombini Esperanton kun miaj aliaj interesoj.

Mi ankaŭ lastsomere renkontis kun Sergio Docal kaj lia edzino Elena, kaj volas danki ilin. Ili loĝas en Vaŝintono, DK, kaj edziĝis tra Esperanto. Sergio naskiĝis en Kubo, kaj loĝas en Usono jam de longe. Elena estas el Rumanio. Li parolas la anglan, la hispanan, kaj Esperanton. Ŝi parolas la rumanan kaj Esperanton. Ili konektiĝis pro la internacia lingvo, kaj uzas ĝin ĉiutage. Sen Esperanto ili ne povus komunikiĝi. Ĝi estis bona sperto renkonti kun ili, ĉar mi havis la eblecon ne nur aŭdi tre fluan Esperanton, sed ankaŭ sperti Esperanton kiel vivanta, utila lingvo. Por mi Esperanto estas interesa lingva hobio. Por kelkaj uloj ĝi estas bona idealo. Por ĉi tiuj geedzoj ĝi estas bezono!

En miaj venontaj blogaĝoj mi skribos pri miaj lastatempaj spertoj kun Esperanto (ekde Marto 2007) kun la Vaŝintono Esperanto Societo. Mi ankaŭ skribos pri aliaj agadoj, kiujn mi faris kun mia novtrovita liberan tempon.

Sincere via,



Daĉjo