Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Sunday, January 27, 2008

La Usona Biblioteko de Kongreso – Demokrata Instituto kun Multaj Surprizoj

Eniro al la Jefferson konstruaĵo, la Biblioteko de Kongreso

(Mi ekde nun havas duan blogon en Esperanto:
http://www.ipernity.com/home/34789)

La Usona Biblioteko de Kongreso troviĝas en Vaŝintono, DK, sur la Kapitola
Monto, apud la Kapitolo (sidejo de la Kongreso - la Usona Parlamento), nature. Mi loĝis dum preskaŭ mia tuta vivo tre proksime, sed mi nur unufoje vizitis ĝin. Mi estis tiom juna, ke mi ne plu povis memori mian viziton.

Dum la lastaj tri da jaroj, mi estas laboranta en biblioteko. Pro tio mi reinteresiĝis viziti nian Bibliotekon de Kongreso. Mi
vizitis ĝin kelkaj fojoj ekde lasta somero. Mi impresiĝis kaj membriĝis kiel leganto tie. Tio estas rajto de ĉiuj, kaj mi tre ĝojis fari tion.
Grandioza Halo

Alia halo, pli alte

La Tegmento

Ĉi tiujn fotojn mi faris dum mia lasta vizito je vendredo la 18a de januaro. Roland, amiko germana mia, kiu nun loĝas ĉi tie, ankaŭ volis viziti ĝin kaj membriĝi, ĉar li estas klasicisto (pri malnova Grekujo) kaj nun faras esploradon en Vaŝintono. Ni kune iris al la Biblioteko de Kongreso kaj faris la senpagan rondvojaĝon. La docento diris al ni multon pri la historio de la biblioteko kaj pri la signifo de la simboloj kaj bildoj. Mi nun montras al vi la plej interesajn bildojn kiuj mi faris tie.

Kiel vi povas vidi de la fotoj, oni konstruis la bibliotekon en la malfrua 19a jarcento. Ĉi tiu konstruaĵo (en miaj fotoj) estas la Jefferson-Konstruaĵo, kaj estas la plej grava. Oni donis ĝin la nomo nature de la tria Usona prezidanto Thomas Jefferson, kiu donis al tiu ĉi biblioteko multaj da liaj memaj libroj. En tiu ĉi konstruaĵo troviĝas la Main Reading Room (Ĉefa Legejo) kaj ankaŭ vera, pli ol 500 jaraĝa Gutenberga biblio! Vi ankaŭ povas vidi la unuan karton kun la nomo “Ameriko” skribita sur ĝi, farit
a ankaŭ en Germanio. La aliaj du konstruajoj nomiĝas Adams kaj Madison (de la prezidantoj John Adams kaj James Madison).

La Biblioteko de Kongreso (
www.loc.gov) ekzistas por helpi al la Usona Kongreso kaj ĝiaj laborantaj kaj politikistoj, sed se oni sekvas la regulojn, ĉiu rajtas eniri kaj uzi ĝin. Oni ne rajtas preni librojn hejmen, oni devas esti silenta, oni devas lasi tornistrojn, pakaĵojn, kaj jakojn en vestejo, ktp. Vi legas librojn en legejoj, kaj bibliotekistoj pretas helpi al vi trovi ilin. La plejmulto da ili oni devas demandi, kaj oni portas ilin al vi en la legejo.

Mi jam havis la ŝancon de legi kelkajn librojn tie, kaj trovi multon da informoj. Tio estas tre grava demokrata rajto en Usono. Post mia
unua vizito, mi trovis ke mi povis uzi la bibliotekon por trovi informojn pri tutaj da miaj interesoj. Ankaŭ pri Esperanto!

Mi trovis veran kopion de la angla traduko de la Unua Libro, eldonita je 1888 de Geoghan. Mi ankaŭ trovis libron en la germana lingvo (sur mikrofilmo) pri la uzado kaj bonaj punktoj de Esperanto ĝis la jaro 1924. Mi eĉ trovis unu el la unuaj libroj pri Volapuko, libro pri interlingvistiko (redaktita de Humphrey Tonkin), kaj libro pri la unua Volapuko-Kongreso je 1884. Mi ankaŭ legis la Fundamenton de Esperanto tie.
Tiu ĉi biblioteko havas ja preskaŭ ĉiun eldonitan libron en la tuta mondo. Mi tie legis kelkajn librojn kiuj aĝas pli ol cent jaroj! Mi ankaŭ trovis informojn pri Armenio, lando kien mi planas iri. Pri Armenio mi trovis kelkajn librojn en la Afriko Kaj Mezoriento Legejo. La bibliotekisto kiu helpis al mi legas flue la kartvelan kaj la armenan, kaj pretis al mi anglalingvan ĵurnalon pri Armenio!

La bibliotekistoj helpis al mi trovi ne nur antikajn librojn, sed ankaŭ
artikolojn sur retejaj informiloj. Mi surpriziĝis ke en tiu ĉi biblioteko oni havas la plej bonajn de la plej antikvajn kaj ankaŭ la plej novajn informilojn. La Biblioteko de Kongreso estas ne nur maljuna muzeo, sed ankaŭ praktika informejo. Jen mia lasta foto, pri mi antaŭ la eniro. Tiu ĉi biblioteko estas mia, kaj ankaŭ estas via!