Esperanto-Blogo de David Dougherty

Saluton kaj bonvenon! Ĉi tio estas la blogo de David Dougherty, en Vaŝingtono, DK, Usono. Mi nun lernas Esperanton, kaj mi volas uzi la internacian lingvon. Mi volas renkonti novajn geamikojn per Esperanto kaj la Interreto. Per ĉi tiu blogo, mi esperas lerni pri la mondo, kaj vi povas esperante lerni pri mia lando! Se vi volus komenti, vi estas bonvenega, sed mi forstrekos spamon kaj fikomentojn. Pozitivaj komentoj estas la plej bonaj, sed ĝentila debato ankaŭ estas okej.

My Photo
Name:
Location: Rockville, Maryland, United States
Bonvolu tajpi vian retpoŝtadreson sube pri aboni al la Esperanto-Blogo de David Dougherty!


subtenita de Bloglet

Sunday, August 06, 2006

Lingva Politiko - "Ni Konservu Nian Lingvon"

Lingvopolitiko ŝajnas esti speciale forta en Eŭropo, kaj tia temo interesas min jam delonge. mi trovis tri artiklojn pri tia temo en la Esperanto-Blogejo lastatempe. En tiuj paĝoj, vi povas legi pri la situacioj de la latina, la irlanda, kaj de la basgermana en iliaj regionoj. Mi mem havis spertojn kun tutaj da ĉi tiuj lingvoj, kaj volas komenti pri iliaj situacioj.

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2614 . La situacio kun la latina estas la plej stranga, mi pensas. Ekster la Vatikano, oni ne plu uzas ĝin. Oni legas ĝin (plejparte katolikaj dokumentoj kaj malnova historio), sed oni ne plu parolas ĝin multe. Mi dumnelonge lernis la latinan. Ĝi estas tre interesa, sed ankaŭ tre malfacila. Se mi bone komprenis la artiklon, oni diris ke la latina estas tre "eŭropa" kaj fonto pri eŭropa kulturo, ktp. La plej stranga aĵo estas ke la finlandanoj estas tiuj, kiuj volas revigliĝi ĝin, kaj havas radioprogramojn en la latina, ktp. Mia opinio estas ke la roma kulturo ne plu vivas, ni anstataŭ havas la hispanan, rumanan, italan, kaj ke en ĉi tiuj formoj vivas la latina. La latina ankaŭ estas tro malfacila lerni por multaj uloj. La alia problemo estas ke la latina (kaj ankaŭ la malnovgreka) estas neprecizaj. La signifoj de kelkaj vortoj kaj frazoj estas neklaraj, aŭ ili havas multajn signifojn. Ĝi estas tre bona lingvo por historio kaj esplorado, kaj ankaŭ por plifacile lerni la modernajn delatinajn lingvojn (la hispana, ktp.), sed ĝi estas ne tre bono por ĉiutaga uzo.

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2615 . La situacio kun la irlanda lingvo estas iomete alia ol la latina. Kelkaj irlandanoj havas la irlandan kiel nasklingvo, sed la plejmulto da ili ankaŭ parolas la anglan. La unua lingvo de Irlando estas efektive la angla, sed ĉi tiu artiklo parolas pri la uzo de la irlanda en la Euxropa Unio. Mi mem lernis iomete ĉi tiun lingvon. Ĝi estas interesa, sed oni parolis ĝin nur maloriente en Irlando. Miaj irlandanaj geamikoj povis legi ĝin, sed ne volis paroli ĝin. Mi pensas ke ili ne komprenis mian intereson pri ĝi.

http://www.liberafolio.org/2006/lingvoprotekto/ . Ĉi tiu lasta artiklo skribis pri la situacio de la basgermana en Germanio. Ĝi iomete similas al la irlanda, sed ne tute. La basgermana (en Nordgermanio parolata), estas alia dialekto de la germana (altgermana estas la standarda dialekto, kiun oni lernas en la lernejo tie). Mi loĝis dum unu jaro en Bremen, kie oni plifrue parolis la basgermanan. Ĝi tre similas al la nederlanda, kaj ankaux iomete similas al la dana kaj la angla. Maljunuloj tie parolas ĝin, sed junuloj ne volas uzi ĝin, kvankam multaj da ili komprenas ĝin. Simile al Irlandio, la registaro provas promocii ĝin. Antaŭ la dua mondmilito, oni multe parolis ĝin.

La irlanda kaj germana situacioj estas tiel malsama: en Irlandio, la angla administracio provis aktive detrui la irlandan lingvon. En germanio, la basgermana kulturo mem pli aŭ malpli mortis, sed ne pro persekutado. Mi havas germana parencaron, kaj multaj da ili (inklusive mia avo) parolis la basgermanan kaj ankaŭ la altgermanan.

La artikoj skribas ja pri multaj aĵoj, pri kiuj mi ne havas tempon komenti. Sed mi havas (de miaj familiaj ligoj), fortajn opiniojn al la irlanda kaj basgermana lingvoj. Se tia lingvo estas nasklingvo pri vi, vi sentas tre bone tiam, kiam vi aŭdas ĝin. Ĝi havas kulturon, historion, kaj sentojn. Tiam, kiam oni volas konservi malnovan, malmultuzatan lingvon, oni ofte havas malraciajn kialojn. Tio estas en la koro, ne la kapo. En la Eŭropa Unio ekzistas multaj diversaj grupoj, kaj ĉi tiu penado estas simbola, kaj diras "Vi ankaŭ tre importas, kaj malsamas al aliaj grupoj" - estas demando de identeco. Mi opinias, ke la demando de la latina estas iomete stulta, sed la aliajn lingvojn en ĉi tiuj artiklojn mi mem jam aŭdis kaj iomete uzis.

La lasta demando estas tiaj lingvoj kaj Esperanto. Tiuj blogantoj kredas, ke Esperanto subtenas tiajn lingvojn. Kelkaj, ekz. Kriĉjo Kulvero (eksesperantiso kaj ekde 2005 kabeisto) kredas ke Esperanto minacas tiajn lingvojn. Mi opinias ke la Esperanto movado estas tre demokrata, kaj ke Esperantistoj volas konservi tutajn lingvojn. Esperanto ankaŭ estas plibona tradukilo, ĉar la gramatiko estas tre fleksebla, kaj la tradukoj povas konservi la senton de la originala lingvo. La problemo estas ke Esperanto mem mortas. Ĝi ne mortas de registaraj reguloj, sed ĉar Esperantistoj mem ne promocias ĝin. Sed tio estas aparta blogaĵo!

Mi invitas vin komenti pri ĉi tiu blogaĵo kaj ankaŭ pri la artikloj en ĉi tiuj ligoj!

Dankon,

Daĉjo