Nargileo!

José (maldedkstre) estis amiko dum mia tempo en la universitato. Ĝis unu aŭ du monatoj antaŭe, mi lin ne vidis ekde 1998 aŭ 1999. Ĉisomere mi lin hazarde renkontis je mia laboro, kie li estis kliento (mi laboras en publikaj bibliotekoj).
Sabate ni kune iris al la “Prince Café” (Princo-Kafejo), tre malluma loko en College Park, la urbo, kie ni ambaŭ studis en la universitato. Ni tie malstreĉis dum kelkaj horoj kaj fumis nargileon. Ĉu vi konas la nargileon?
Ĝi estas araba akvopipo. De la fotoj vi povas vidi, kiel oni uzas ĝin. Vi povas elekti de multaj tajpoj da tabako, ekzemple pomo, vinbero, jasmeno, ktp. Ni elektis jasmenon. Ĝi tre bongustis. Du da amikoj de José ankaŭ venis, sed José kaj mi fumis la plejparton. José fumis trepli ol mi.
Mi normale ne fumas. Tiam, kiam mi fumas (du-aŭ trifoje en unu jaro), mi fumas sole nargileon aŭ kariofilocigaredojn. Mi malŝatas normalajn cigaredojn. Tiam, kiam oni uzas
nargileon, oni uzas ĝin normale kun amikoj. Ĝi estas bona grupa afero. Kial José aspektas strange? Nargileo havas strangan efekton.
Oni sentas tre bone. Ankaŭ la sono de la araba muziko kaj televido faras interesan, hipnotan atmosferon. Oni iĝas iomete dormvola. Sed estas ja bone, ke mi fumas nargileon ne ĉiutage!
Daĉjo